Ĉeftemo : Esperanto en universitataj medioj – nuntempo kaj estonteco

La simpozio okazos virtuale, 12/13 aŭg. 2021, enkadre de la 54-a Kongreso de ILEI, kun partopreno de esperantistaj kaj neesperantistaj fakuloj kaj interesatoj, ĉefe universitatanoj, per la programo Zoom teknike subtenata de IREA.

Subtemoj

  1. Komunikado en multlingvaj edukmedioj – problemoj kaj solvoj
    Ĉefpreleganto: Charles Ligan, Benino; diskutanto: Giridhar Rao, Hinda Unio
  2. Esperanto en supera edukado – mitoj kaj faktoj
    Ĉefpreleganto: Ilona Koutny, Pollando/Hungario; diskutanto: Adel Rafii, Irano
  3. Utiloj kaj defioj de neĉeesta lernado kaj instruado
    Ĉefpreleganto: Manuel Pancorbo, Hispanio
  4. Survoje al virtuala Esperanto-universitato – inter revo kaj realo
    Ĉefpreleganto: Vicente Manzano-Arrondo, Hispanio

Ĉiu prelegbloko havos enkondukan ĉefprelegon de invitita preleganto kun diskutanto, kiu, per siaj observoj kaj demandoj post la prelego, pliprofundigos kelkajn aspektojn de la temo. Por la ĉefprelegoj estas rezervita po unu horo inkluzivanta la parolon de la preleganto, demandojn de la diskutanto, kaj respondojn de la preleganto, ĉio kun intersekva interpretado. La laborlingvoj estos Esperanto kaj la angla kun la ebleco, ke iuj prelegantoj deziros prelegi en iu alia lingvo kun interpretado en Esperanto kaj la angla.

La ĉefprelegojn en ĉiu bloko sekvos aprobitaj prelegoj de esperantistaj kaj neesperantistaj fakuloj/universitatanoj kun postprelega diskuto kun la publiko, ĉio kun intersekva interpretado, en suma daŭro po 40 minutoj. Se vi deziras prelegi en iu el la prelegblokoj, viaj prelegproponoj estos bonvenaj. Bonvolu skribi al <radojica.petrovic.rs@gmail.com> por pliaj detaloj.