Antaŭsimpozia enketo
Du demandaroj estas preparitaj por enketi sintenon, opiniojn kaj kunlaborpretecon de universitatanoj esperantistaj kaj neespertantistaj rilate al la gvidmotivo de la simpozio: “Survoje al virtuala Esperanto-universitato”.
Se vi estas universitatano kaj:
a) Vi instruas Esperanton kaj/aŭ Interlingvistikon kaj/aŭ Esperantologion, aŭ
b) Vi instruas aŭ studas en aliaj fakoj (ekz. matematiko, ekonomio, historio), aŭ
c) Vi esploras pri Esperanto kaj/aŭ Interlingvistiko kaj/aŭ Esperantologio, aŭ
ĉ) Vi uzas Esperanton ajnamaniere por la eduka kaj/aŭ scienca laboro, aŭ
d) En la biblioteko de via universitato hejmas libroj en kaj/aŭ pri Esperanto,
vi estas bonvena respondi la “Demandaron por Esperantistaj Universitatanoj”:
https://forms.gle/V1hwXXEvCWqPLQmi8
Samtempe bonvolu prezenti la anglalingvan demandaron “The Relevance of Esperanto in Universities Today”:
https://forms.gle/qLUvkWGtddz3ERuw7
al viaj neesperantistaj universitataj kolegoj, amikoj, profesoroj, lektoroj, esploristoj. Iliaj respondoj estos gravaj por pli bone kompreni eblecon kaj kondiĉojn de akcepto kaj uzado de Esperanto en univesitataj medioj kaj aktivaĵoj.
Kiam vi legos ĉi tiujn liniojn, la demandaro por neesperantistaj universitatanoj jam estos disponebla ankaŭ en kelkaj lingvoj, ne nur en la angla.
Rezultoj de la enketo estos prezentitaj dum la simpozio. Anticipan dankon pro via kunlaboro por kolekti laŭeble multajn respondojn.