Charles LIGAN estas profesoro pri lingvistiko en la ŝtata benina universitato, kiu situas en la urbo Abomey-Calavi. Li fakte estas sociolingvisto kaj terminologo. Kiel beninano li konas diversajn afrikajn lingvojn kiel la fonuan, la joruban, la minaan, kaj aliajn. Li kutimas partopreni en plej diversaj kongresoj tra la mondo.

En 2020 okaze de vizito de Mireille Grosjean kaj Privas Tchikpe en la universitato, li reagis pozitive aŭdante pri Esperanto kaj nomis tiun lingvon «une langue émergeante», tion oni povas traduki kiel «aperanta lingvo» aŭ «naskiĝanta lingvo».

En 2021 okaze de la 54-a Virtuala Esperanto-Kongreso ILEI 2021 li faros dum la simpozio la enkondukan prelegon.

foto prenita el ortb.bj