Esperanto – studkampo kaj komunikilo en multlingvaj
lernkomunumoj
Ĉu Esperanto estas studobjekto de lingvistiko? Ĉu (neesperantistaj) lingvistoj rekonas Esperanton studinda enomeno? Ĉu interligvistiko apartenas al lingvistiko, aŭ staras apude? Jen demandoj kun eblaj variaj respondoj inter plena agnosko kaj subteno, kaj absoluta neo kaj malakcepto de Esperanto kaj aliaj planlingvoj kiel konsiderindaj realaĵoj.
ILEI sekvas praktikan aliron al tiuj demandoj: demonstri en realaj cirkonstancoj la komunikan kaj pedagogian valoron de Esperanto kiel lingvistika kaj socia fenomeno kaj aŭtentika esplorkampo. La ILEI-simpozioj servas al tiu celo kunvenigante esperantistajn kaj neesperantistajn fakulojn por dialogigi ilin pri temoj de komuna intereso ligitaj al la ekzisto kaj funkciado de la plej sukcesinta internacia planlingvo.
La Universitata Laborgrupo8, en kiu ILEI aktive partoprenas, diskutis en la lastaj pli ol du jaroj la lokon kaj rolon de Esperanto en la universitata edukado, iniciatis kaj plu gvidas tiurilatajn projektojn. Dume kaj sinergie Irana Esperanto-Asocio (IREA) organizis retkunvenojn per Zoom por „Kunpens(ig)ado pri Esperanto en universitatoj” 9. La kunvenoj okazas ĉiumonate gvidate de prof- Renato Corsetti, la 12-a okazis komence de januaro 2021. Gvidmotivo de la kunpensado estas De Internaciaj Korespondaj Esperanto-Universitatoj ĝis Internaciaj Virtualaj EsperantoUniversitatoj.
Ĉio ĉi motivis la ILEI-estraron formuli la simpoziajn temon kaj subtemojn jene:
Esperanto – studkampo kaj komunikilo en multlingvaj lernkomunumoj
• Komunikado en multlingvaj lernkomunumoj – problemoj kaj solvoj
• Esperanto kiel lingvistika eksperimento – mitoj kaj faktoj
• Utiloj kaj defioj de neĉeesta lernado kaj instruado
• Survoje al virtuala Esperanto-universitato – spertoj kaj perspektivoj
La simpozio estas planata hibride, kun ĉeesta kaj neĉeesta partoprenoj la 12-an kaj 13-an de aŭgusto 2021 (ĵaŭdon kaj vendredon en la ILEI-kongresa semajno). La ĉeesta okazos en Kotonuo, Benino, kaj la neĉeesta per Zoom kun la teknika subteno de IREA. La Universitata Laborgrupo programorganize partoprenas en la preparoj kaj realigo de la simpozio. La simpoziaj prelegoj kaj diskutoj estos filmitaj kaj atingeblaj rete post la simpozio. Ankaŭ estos eldonita simpozia resumaro kun biografiaj notoj pri la aŭtoroj.
Se la simpozio vekas vian intereson kaj/aŭ vi deziras prezenti viajn esplorrezultojn, planojn kaj projektojn sur tereno de la simpozia temo, la organiza teamo elkore invitas vin proponi vian kontribuon, aŭ sendi viajn demandojn kaj sugestojn. Precipe estos bonvene se vi kuraĝigos kaj partoprenigos viajn gekolegojn neesperantistajn kiuj povas kontribui al la simpoziaj celoj. Ĉiuokaze bonvolu skribi al la subskribinto de ĉi tiu alvoko. Pliaj informoj venados tra komunikkanaloj de Esperantujo. Dankon se vi pludiskonigos ilin en via medio.
Radojica PETROVIĈ
