Kiel partopreni en VEKI 2?

VEKI 2 estas paga evento. Por ĝui nian programon bone, oni bezonas registriĝi en ĉi tiu retejo. Depende de membrostato, oni vidas kongresejon kie ni povas ĝui VEKI 2!

Paŝoj por partopreni en VEKI 2

  1. Malfermi konton (Registriĝi en retejo VEKI2)
  2. Sendi aliĝilon (Aliĝi la VEKI2)
  3. Pagi kongreskotizon (Pagi kotizon)
  4. Esti konfirmita la pago (Konfirmiĝi)
  5. Havi aliron de kongresejo (Aliri al kongresejo)
  6. Kongresumi !

1. Malfermi konton (Registriĝi en retejo VEKI2)

Oni bezonas malfermi konton en ĉi tiu retejo. Por malfermi konton, ni demandas Uzantnomon, Personan Nomon, Familian Nomon, Retadreson, Loĝlandon, Membrecon de ILEI kaj vi agordas vian pasvorton.

[GRAVA INFORMO] Post registriĝo, via membrostato estas aŭtomate kiel “Gasto”, kiu povas legi, komenti, skribi kaj komuniki en retejo VEKI 2.

2. Sendi aliĝilon (Aliĝi la VEKI2)

Post malfermi vian konton kaj jam vi ensalutis en retejo VEKI 2, vi trovos menuon “Aliĝilo”, kiu ne aperis antaŭe. Oni ne vidas la menuon se ne ensalutas en retejo.

3. Pagi kongreskotizon (Pagi kotizon)

Vi povas pagi kongreskotizon laŭ landa kategorio.

A-Landoj : Ĉiuj landoj escepte de tiuj ĉi-sekve sub B

B-Landoj : Ekssocialismaj landoj de orienta Eŭropo; landoj de Latinameriko, Afriko, kaj Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Korea Respubliko)

La Kongreskotizoj estos : por A-landanoj 20 EUR. Por B-landanoj 10 EUR. Por subvenciataj personoj 5 EUR.

legi pri alvoko de malfacilaĵo de transpago al Eŭropo

Pagmanieroj

Per UEA konto:
Petu al UEA ĝiri la monon de via konto al ilek-a (la konto de ILEI) kun la jena informo:
via nomo plus ‘ILEI VEKI-2 kotizo

Per bankokonto:
Nia bankonto – IBAN: NL55 INGB 0004 6768 55
BIC: INGBNL 2A
En la priksribo, inkludu vian nomon plus ‘ILEI VEKI-2 kotizo’.

Per kreditkarto tra UEA:
Iru al:
https://uea.org/alighoj/spagilo

Plenumu la formularon. Ce 'pago-celo', elektu 'alia celo'.
Ce 'Akompanaj notoj, klarigoj:', skribu vian nomon plus 'ILEI VEKI-2 kotizo'.
Ce 'Mi pagas al la CO de UEA/TEJO', enmetu la prezon en euroj.
Elelktu la kreditkart-tipon, kaj premu butonon 'Plusendu la informon al la CO'.      

Ĉiuokaze, sendu la pag-informo al Unika ce:unika@esperantujo.io kaj la kasisto ce: ilei.kasisto@gmail.com

4. Esti konfirmita pri la pago (Konfirmiĝi)

Organiza teamo kontrolas pagstaton kaj tiam kiam ĉio enordas, via membrostato iĝas de “Gasto” al “Kongresano”.

5. Havi aliron de kongresejo (Aliri al kongresejo)

Vi havos rajton aliri al programeroj kaj Kongresejo.

6. Kongresumi !

Se vi havas dubojn, demandojn, problemojn, bonvolu kontakti nin.