Kial bezonas malfermi konton en ĉi tiu retejo?
VEKI 2 estas paga evento. La Kongreskotizoj estas : por A-landanoj 20 EUR. Por B-landanoj 10 EUR. Por subvenciataj personoj 5 EUR.
Do, por doni aliron pri kongresejo, ni organizantoj bezonas kontroli aliĝintojn kaj pagojn. Kaj la reteja sistemo multe helpas nin per aŭtomata aranĝado.
Se vi malfermas konton en tiu ĉi retejo, vi povas skribi, komenti kaj komuniki. Kaj kompreneble vi povas fermi konton libere kiam jam VEKI 2 finiĝis.
Tamen se vi ne volas malfermi konton sed volas partopreni en VEKI 2, bonvole skribu al ni pri via partoprenemo sen konto, do ni sendos al vi aparte per retmesaĝo pri aliroj de virtualaj ĉambroj, kie okazas VEKI 2.
Vi povas legi pri privateco ĉi tie.