Esperanto en universitataj medioj – nuntempo kaj estonteco
La simpozio okazos virtuale, 12/13 aŭg. 2021, kadre de la 54-a Kongreso de ILEI, kun partopreno de esperantistaj kaj neesperantistaj fakuloj kaj interesatoj, ĉefe universitatanoj, per la programo Zoom teknike subtenata de IrEA (Irana Esperanto-Asocio).
La programo
La simpozio estas strukturita en kvar prelegblokoj:
- Komunikado en multlingvaj edukmedioj – problemoj kaj solvoj
Ĉefpreleganto: Charles Ligan, Benino; diskutanto: Giridhar Rao, Barato
- Esperanto en supera edukado – mitoj kaj faktoj
Ĉefpreleganto: Ilona Koutny, Pollando/Hungario; diskutanto: Adel Rafii, Irano - Utiloj kaj defioj de neĉeesta lernado kaj instruado
Ĉefpreleganto: Manuel Pancorbo, Hispanio - Survoje al virtuala Esperanto-universitato – inter revo kaj realo
Ĉefpreleganto: Vicente Manzano-Arrondo, Hispanio
Ĉiu prelegbloko havos enkondukan ĉefprelegon de invitita preleganto kun diskutanto, kiu, per siaj observoj kaj demandoj post la prelego, pliprofundigos kelkajn aspektojn de la temo. Por la ĉefprelegoj estas rezervita po unu horo inkluzive la paroladon de la preleganto, demandojn de la diskutanto, kaj respondojn de la preleganto, ĉio kun intersekva interpretado. La laborlingvoj estos Esperanto kaj la angla, tamen se iuj prelegantoj deziros prelegi en iu alia lingvo, tio eblos kun interpretadoj en Esperanto kaj la angla.
La ĉefprelegojn en ĉiu bloko sekvos aprobitaj prelegoj de esperantistaj kaj neesperantistaj fakuloj/universitatanoj kun postprelega diskuto kun la publiko, ĉio kun intersekva interpretado, en suma daŭro po 40 minutoj. Se vi deziras prelegi en iu el la prelegblokoj, viaj prelegproponoj estos bonvenaj. Bonvolu skribi al <radojica.petrovic.rs@gmail.com> por pliaj detaloj.
Antaŭsimpozia enketo
Du demandaroj estas preparitaj por enketi sintenojn, opiniojn kaj kunlabor-pretecon de universitatanoj esperantistaj kaj neespertantistaj rilate al la gvidmotivo de la simpozio: “Survoje al virtuala Esperanto-universitato”.
Se vi estas universitatano kaj:
a) Vi instruas Esperanton kaj/aŭ Interlingvistikon kaj/aŭ Esperantologion, aŭ
b) Vi instruas aŭ studas en aliaj fakoj (ekz. matematiko, ekonomio, historio), aŭ
c) Vi esploras pri Esperanto kaj/aŭ Interlingvistiko kaj/aŭ Esperantologio, aŭ
ĉ) Vi uzas Esperanton ajnamaniere por la eduka kaj/aŭ scienca laboro, aŭ
d) En la biblioteko de via universitato hejmas libroj en kaj/aŭ pri Esperanto,
vi estas bonvena respondi la „Demandaron por Esperantistaj Universitatanoj”:
https://forms.gle/V1hwXXEvCWqPLQmi8
Samtempe bonvolu prezenti la anglalingvan demandaron „The Relevance of Esperanto in Universities Today”:
https://forms.gle/qLUvkWGtddz3ERuw7
al viaj neesperantistaj universitataj kolegoj, amikoj, profesoroj, lektoroj, kaj/aŭ esploristoj. Iliaj respondoj estos gravaj por pli bone kompreni eblon kaj kondiĉojn de akcepto kaj uzado de Esperanto en univesitataj medioj kaj aktivaĵoj.
Kiam vi legos ĉi tiujn liniojn, la demandaro por neesperantistaj universitatanoj jam estos disponebla ankaŭ en kelkaj aliaj lingvoj, krom la angla.
Rezultoj de la enketo estos prezentitaj dum la simpozio. Anticipan dankon pro via kunlaboro por kolekti laŭeble multajn respondojn.
Postsimpoziaj projektoj
La simpozio, sinergie kun kelkaj similcelaj iniciatoj, vigligis laboron pri projektoj rilataj al Esperanto kaj interlingvistiko en universitatoj, traktotaj antaŭ-, dum- kaj precipe post-simpozie. Konsiderata estas ankaŭ la ebleco subvenciigi la projektojn per Erasmus+ kaj aliaj fontoj.
ILEI-estrarano respondeca pri la simpozio
Radojica PETROVIĈ <radojica.petrovic.rs>
