Pri VEKI 2

Virtuala Esperanto-Kongreso ILEI

Pro la diversaj atakoj de retpiratoj en pluraj enretaj eventoj komence de 2020 la estraro de ILEI provas trovi solvon por malfaciligi la aliron al la evento VEKI al tiaj ĝenuloj. La estraro elektis du vojojn: aliĝo endas kaj pago endas.

La aliĝoj ebligos al la organizantoj pli efike labori en la preparlaboroj, sciante, ĉu partoprenos 100, 400 aŭ 800 personoj…

La estraro de ILEI decidis kunlabori kun la entrepreno Civiencia subtene de Eŭrodesign por aranĝi VEKI 2.

Por subteni la eventon, donacoj estas bonvenaj. Bonvolu uzi la konton de ILEI ĉe UEAilek-a aŭ pagi rekte al la banko de ILEI, kies adreson vi trovas en IPR, la organo de la Ligo. La gvidorganoj de la Ligo elkore dankas al vi.

La aliĝoj kaj pagoj de la kotizoj iras al la Civiencia per kreditkartoj.

Informoj pri la programo de VEKI troviĝas en programo.