Aldo Grassini

Doktoro Aldo Grassini elpensis, fondis kaj nun direktas la Tuŝsensan Ŝtatan Muzeon “Homero” en Ancona. Dum 37 jaroj li instruis historion kaj filozofion en liceoj. Kiel sesjaraĝa infano li perdis sian vidpovon pro postmilita eksplodo de bombo. Sian tutan vivon li dediĉis al socialprizorgado por defendi la rajtojn de malfortuloj, kaj al kulturo. Tial li multe rolis en pluraj handikapulaj kaj kulturaj asocioj kaj en publika administrado de sia urbo. Li speciale batalis por disbati sensajn barilojn en ĝuado de kulturvaloraĵoj. Li publikigis multajn eseojn pri tuŝsensa estetiko. Li estas esperantisto de 1956, kaj de tiam li senĉese agadis en la movado. Interalie, li estis prezidanto de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj kaj de Itala Esperanto-Federacio.

Sessions

  • PREZENTOJ

    Aldo Grassini: Muzeo por tuŝi: Arto “videbla” ankaŭ por blinduloj (parolado+prezento de la bildoj), Ermanno Tarracchini: La ĉiutaga vivo kiel historio sen timoj kaj sen psikiatrio