Alessandra Madella

Alessandra Madella, de Parmo, Italio, studis japanan literaturon en Italio kaj Japanio. Ŝi doktoriĝis pri Komunikaj Studoj (Retoriko) ĉe la Universitato de Iowa en Usono kun disertacio pri la filmo Hiroshima mon amour kaj instruis Mondan Kinarton kaj Esperanton dum multe da jaroj ĉe la Artkolegio de Kunming en Ĉinio. Ŝi realigis la animacion “La aventuroj de Saĝa Steleto kaj de la Mirinda Teamo” kun la voĉoj de la Eo-Grupo de Parmo.

Sessions

  • PREZENTOJ

    Bruĉjo Casini : prezento de libroj, Maximiliano Garcia: Savu la planedon kun Kungfua Kunikleto (eduka filmo), Alessandra Madella: La aventuroj de Saĝa Steleto kaj de la Mirinda Teamo (eduka filmo)