
Amira Chun kun “Amuze”
CHUN Kyung Ok, arta nomo Amira Chun, estas korea kantistino kaj esperantisto.
Amira Chun studis klasikan voĉon en la Nacia Universitato de Seulo. Ŝi tamen ne sekvis karieron pri klasika muziko, anstataŭe ŝi preferis dediĉi sin al socialaj kaj poemaj kantoj de Koreio. Forta influo pri sia arto estas la situacio de Koreio kiel lando dividita. Ŝiaj kantoj estas markitaj de sopiro pri reunuiĝo de koreoj, de nerapida ritmo kaj lirika melodio, kun la celo komfortigi la animon kaj provoki rememorojn. Vero, forto, homamo, naturo kaj vivo estas oftaj temoj en ŝiaj kantoj.
Sessions
-
FERMO/KONCERTO
Konkludo de la Kongreso, prezento de la nova Estraro
-
PREZENTO/KONCERTO
Ateliero kun Larysa Osadchuk: Ludmetodoj en origamio por lerni Esperanton: origamiaj fabeloj, moveblaj modeloj, pupteatraĵo/ Koncerto de Amira Chun kun “Amuze”, la korea koruso