
Bruĉjo Casini
Brunetto “Bruĉjo” CASINI estas itala eldonisto kaj esperantisto.
En 1972 li organizis, kune kun Giuseppe Martini, la 43-an Italan Kongreson de Esperanto en Pizo.
En 1973 li estis elektita en la estraro de la Itala Esperantista Junularo (IEJ), kaj en 1974 li iĝis Ĝenerala Sekretario de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, posteno kiun li tenis, daŭre reelektita, ĝis 1980. De 1980 ĝis 1981 li estis Vicprezidanto de TEJO.
En 1977, kiel estrarano de IEJ, li ankaŭ lanĉis la Internacian Junularan Festivalon (IJF).
Ekde oktobro 2007 li estis Respondeculo pri Kongresoj de la Itala Esperanto-Federacio kiel elektita membro de la Nacia Konsilantaro kaj, de aŭgusto 2009, de la Nacia Estraro.
De novembro 2007 li estas Prezidanto de la Esperanto-grupo de Pizo
Sessions
-
PREZENTOJ
Bruĉjo Casini : prezento de libroj, Maximiliano Garcia: Savu la planedon kun Kungfua Kunikleto (eduka filmo), Alessandra Madella: La aventuroj de Saĝa Steleto kaj de la Mirinda Teamo (eduka filmo)