Ĵomart kaj Nataŝa

Ĵomart kaj Nataŝa estas muzika duopo, kiu kantas en Esperanto melodian, foje romantikan, muzikon. La duopo kreiĝis en 1985 en Ŝimkento, Kazaĥio kiam Ĵomart renkontis Nataŝa-n en lernejo kie li instruis Esperanton. Ĵomart ludas gitaron kaj kantas, kaj Nataŝa kantas kaj ludas fluton. La muziko de Ĵomart kaj Nataŝa stilas tiel popolmuziko kaj popmuziko.
Gitaro kaj bekfluto akompanas la melodian, ofte dolĉe melankolian, partokantadon. Tiuj ĉi kantoj estas por vere aŭskulti. En la tekstoj Ĵomart traktas tion kio tuŝis lin kaj kion li volas rakonti. La espero estas ĉiam ke la aŭskultanto sentu aŭ komprenu la esencon de la kanto. Dum koncertoj oni alstrebas silentan dialogon inter publiko kaj muzikistoj.

Sessions