
KAJTO
Kajto estas nederlanda muzikgrupo el Frislando. La repertuaro de Kajto konsistas el vigla popolmuziko, maristaj kantoj, kanonoj kaj popoldancoj.
En 2004 la grupo estis premiita per FAME-premio pro sia kontribuo al Esperanto-muziko.
Nanne Kalma: kantado, gitaro, cistero, mandolino, buŝharmoniko, violono
Marita Kruijswijk: kantado, bekflutoj, ŝalmo
Ankie van der Meer: kantado, gitaro, banĝo
Marian Nesse: kantado, akordiono
Post ĉirkaŭ 2007, la grupo ne plu estas kvaropo: nur Nanne Kalma kaj Ankie van der Meer daŭre kunludas duope sub la nomo “Kajto”. Marita Kruijswijk kaj Marian Nesse partoprenas novan grupon “Kapriol’!”, kun Rutger Dijkstra kaj Ad Bos. La nova grupo Kapriol’! tamen ankoraŭ ludas dum koncertoj kelkajn verkojn de la repertuaro de la tiama kvaropo Kajto. Dum 2017, tamen, por celebri la 30-jaran datrevenon de la originala grupo, ĉiuj antaŭaj kvar membroj prezentis sin kune kiel “Kajto Kvarope”.
Sessions
-
PLANEDA PRIPENSO/KONCERTO
PLANEDA PRIPENSO/
Koncerto