
Maximiliano Garcia
Maximiliano GARCIA estas hispandevena svisa inĝeniero kaj komercisto. Kiel poligloto li parolas ok lingvojn. En 1986 li akiris diplomon de inĝeniero pri mekaniko kaj poste laboris en kampo de kemio kaj filtrado.
De 1990 ĝis 2015 li aktivas en kampo de komerco en Hongkongo kaj Pekino kaj aliaj regionoj de Sud-orienta Azio konstruante strukturojn pri komerco de filmoj, fotado, industrio kaj kuraciloj por Eŭropa Unio, Monda Organizo pri Sano (MOS) kaj aliaj. Li ankaŭ zorgas pri komerco de teo.
Ekde 2015 li estas filmproduktisto de la animaciaj filmoj kaj libroj de Savu la Planedon kun Kungfua Kunikleto kunlabore kun Miguel Herberg.
Sessions
-
PREZENTOJ
Bruĉjo Casini : prezento de libroj, Maximiliano Garcia: Savu la planedon kun Kungfua Kunikleto (eduka filmo), Alessandra Madella: La aventuroj de Saĝa Steleto kaj de la Mirinda Teamo (eduka filmo)