Karaj geamikoj,
ILEI devas denove kunveni rete en aŭgusto, la Ligo lanĉas VEKI 2 ekde la 7-a de aŭgusto : temas pri Virtuala Esperanto-Kongreso ILEI.
Koncertoj, deklamadoj :
Ni alvokas al artistoj, petante, ke ili sendu filmeton kun hejma koncerto por ILEI ĝis la 30-a de julio.
Daŭro : inter 30 min kaj unu horo. Ankaŭ povos esti koncertoj en rekta enreta partopreno ; por tio iu artisto aŭ artista grupo povas skribi al ilei.prezidanto@gmail.com, dirante : mi pretas ludi je tiu tago je tiu horo ! Mi dividas la organizan taskon kun Marija Belosevic, bv informi ŝin paralele. Marija Belošević miriam010@gmail.com.
Bonvenon ! Bonvolu anonci vian partoprenon ghis la 15-a de julio, kun nomo, nomo de la grupo, kiuj instrumentoj, titoloj, aŭtoroj, daŭro. Ĉu antaŭe filmita, ĉu en rekta dissendo.
Do mi kalkulas je via kontribuo por buntigi niajn kunvenojn, kiuj okazos sur nova platformo nun en konstruo, io kiel zomo au skajpo.
Mi estas je dispono por respondi viajn demandojn, se vi havas demandojn.
En atendo kaj kun GIGANTA antaŭdanko
amike
Mireille Grosjean
prez de ILEI
–54-a – ILEI Kongreso VEKI 2