Larysa Osadchuk

  • http://eventaservo.org/

Ŝi estas, laŭ ŝia unua fako, biologistino pri molekulara genetiko, laŭ la dua reĝisorino de pupteatro por infanoj kaj origamiistino.
Dum dek kvar jaroj ŝi gvidis la klubon de origamio de Kievo kaj organizis internaciajn ekspoziciojn kaj kursojn de origamio por prezenti origamio, ne nur kiel arto, sed ankaŭ kiel scienco, kiu trovas aplikojn en tekniko, arkitekturo, dezajno, pedagogio kaj arto-terapio.
Ekde 2014 tiujn agadojn ŝi komencis en Francio, cadre de la asocio “Animation Création Culture Origami”. La ĉefa celo estas altiri homojn al Esperanto per origamio, ĉar ili ambaŭ estas efikaj rimedoj por faciligi komunikadon.
Ŝi aktive partoprenas internaciajn renkontojn de origamistoj kaj de esperantistoj por inviti ilin al komunan fruktodonan laboron.
Ekde septembro 2020 komencis funkcii la grupo EsperOri en Telegramo kaj ĉiudimanĉe, kun subteno de IREA, ili faras atelieron pri origamio en Esperanto, al kiu partoprenas esperantistoj kaj ne-esperantistoj.

Sessions

  • PREZENTO/KONCERTO

    Ateliero kun Larysa Osadchuk: Ludmetodoj en origamio por lerni Esperanton: origamiaj fabeloj, moveblaj modeloj, pupteatraĵo/ Koncerto de Amira Chun kun “Amuze”, la korea koruso

  • PREZENTOJ

    Larysa Osadchuk: Origamio – simpla kaj efika ilo por allogi homojn al Esperanto Mireille Grosjean : kiel allogi homojn al Esperanto : la pirona kvizo