
Laura Brazzabeni
Laura Brazzabeni devenas el Italio, estas instruistino pri fremdaj lingvoj kaj pri Esperanto. Ŝi doktoriĝis en fremdaj lingvoj kun eseo pri instruado de fremdaj lingvoj kaj literaturo kaj poste en italaj beletroj. Ŝi oficiale rajtas instrui la anglan, la germanan, la hispanan kaj Esperanton kaj bone regas ankaŭ la francan.
Ŝi estas vicprezidantino de Itala Esperanto Federacio kaj membro de Itala Instituto de Esperanto, kie aktive laboras por kursoj kaj ekzamenoj.
Ŝi instruas Esperanton ekde 1990 kun kursoj ankaŭ en lernejoj. Ŝi nun instruas ankaŭ rete.
Ŝi respondecis pri komisiono pri instruado en IEF (Itala Esperanto-Federacio) kaj nun estas membro de la komisiono.
Ŝi laboris por la kreado de reta kurso KIREK de IEF preparante la ekzercojn de la lecionoj. La kurso havas dek lecionojn kaj oni proponas ĝin rete kun helpantoj.
Ŝi estas la administranto de la reta kurso KAPE por Italio.
Ŝi kunlaboras kun la itala versio de la reta kurso “Gerda malaperis”.
Sessions
-
AMO-SEMINARIO 76/KONCERTO
Edukado pri / al / per Esperanto-kulturo