Martina Kvarantan Šmitran

Martina Kvarantan Šmitran prof.soc.ped. kaj NLP trejnisto (Neŭrolingvistika programado ) estas la kroata esperantistino kaj patrino de kvar infanoj.
La ILEI-mondon ŝi eniris en la jaro 1992, per partopreno al la 1-a ILEI-gimnazio kaj ankaŭ ŝi partoprenis la postajn.
Ankaŭ ŝi estas membro de UEA.
Surscenejo de UK ŝi aperis en Valencio (1993). Nome, ŝi ankaŭ estas tre sukcesa orgen- kaj pianludistino, kaj korusgvidantino.
Dum tiu kongreso ŝi havis memstaran unuhoran koncerton, sed pro la fakto ke la “kongresa” pianisto malfruiis, ŝi plenigis la truon de la muzika paŭzo dum la inaŭguro.
De tiu kongreso ŝi kunlaboris kun la Internacia koruso, per pianakompano.
Ankaŭ ŝi koncertis en Triesto, Vieno kaj Berlino.
Kiel kungvidantino de la kroata E-grupo, ŝi partoprenis Euroscola (2001, 2002).
Pri sia fako NLP ŝi verkis tri librojn.
Ankaŭ ŝi autoris la fabellibron por infanoj.

Sessions