Mónika Molnár

Mónika MOLNÁR estas hungara esperantisto kaj diplomita instruisto pri informadiko, la itala lingvo, itala literaturo, kinarto, esperantologio kaj interlingvistiko. Vivas aktuale en Svislando, kie de pluraj jaroj ŝi estas kundirektoro de la svisa lernejo “La Grande Ourse” kaj kie ŝi instruas i.a. ankaŭ Esperanton al 6-16 jaraj gelernantoj kiel tutnormalan studobjekton, tamen je malkutimaj manieroj. Praktikas la Freinet-pedagogion kaj aparte interesiĝas pri la lingvolernado tra studoj kaj eksperimentoj, estas aŭtoro de pluraj tiurilataj artikoloj.
Ŝi estas regula kunlaboranto de la revuo Juna Amiko, kaj rajtigita ekzamenanto por la KER-ekzamenoj kaj por la ekzamenoj de ILEI-UEA.

Sessions