Perla Mézes Gyöngyi

Kiel infaneto ŝi kantis sur podio kun amatora orkestro.
Poste ŝi vizitis specialan muzikan infanĝardenon, sekve de tio muzikan bazlernejon kun samtempa lernado de piano en baza muziklernejo.
Ŝi komencis muzikan mezlernejon kun perkutinstrumentoj. Post la muzika gimnazio ŝi diplomiĝis en la Muzikakademio de Budapeŝto kiel artistino pri perkutinstrumentoj.
Ekde 1980 ŝi estas ĝisosta esperantisto. En 1992 ŝi diplomiĝis kiel mezlerneja profesoro pri Esperanto en Budapeŝto.
Ŝi instruis muzikon en diversaj muziklernejoj kaj private; kaj Esperanton en diversaj kursoj kaj bazlernejoj.

Sessions

  • MALFERMO/KONCERTO

    Salutoj / Prelegoj : Ilona Koutny, Duncan Charters / Debato / Koncerto : Perla Mézes Gyöngyi