
Stefan MacGill
Stefan Clive MACGILL estas novzelanda esperantisto, kiu de 1986 vivas en Hungario.
Li kunfondis la Esperantan Junularan Asocion de Nov-Zelando en 1964 kaj aktivis en ĝi ĝis 1972. Ekde 1977 Stefan MacGill estis vicprezidanto kaj sekve en 1979 kaj 1980 prezidanto de TEJO. De 1989 ĝis 1992 li estis vicprezidanto de ILEI, de 1992 ĝis 1994 li estis kaj denove ekde 2009 ĝis 2013 li estas prezidanto de ILEI.
Ekde januaro 2017 ĝis marto 2017 Stefan MacGill kiel vicprezidanto de UEA estis provizora redaktoro de ĝia oficiala organo, Esperanto.
Sessions
-
AMO-SEMINARIO 76/KONCERTO
Edukado pri / al / per Esperanto-kulturo