Duncan Charters

Duncan CHARTERS estas universitata profesoro kaj esperantisto. Ekde julio 2019 li estas la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA).
Duncan diplomitiĝis ĉe la Universitato de Cambridge kaj doktoriĝis ĉe la Universitato de Indianao. Ekde 1974 li estas profesoro pri fremdaj lingvoj ĉe la Kolegio Principia en Elsah (Ilinojso).
Li estis ankaŭ instruisto de Esperanto. Li estis prezidanto de la Internacia Ligo de Esperanto-Instruistoj. Komence de 2016, li aniĝis en Akademio de Esperanto por 9-jara oficperiodo.
Liaj interesoj inkluzivas la hispanan lingvon kaj literaturon, instrui kulturon kaj aŭskultan komprenadon, evoluigi kompetentecon de lingvo-kapabloj, uzi teknologion en instruado.
Li plurloke prezentis faman parolaĵon titolitan “Mia eksterlanda vojaĝo”, ankaŭ atribuita al John Wells, en kiu li imitas la akĉentojn kaj trajtojn de Esperantistoj el pluraj landoj kaj primokas tiujn, kiuj kredas sin pli kapablaj.

Sessions

  • GRANDA DEBATO

    ILEI meze de la Esperanto-Movado kun Aurora Bute (Rumanio), Adjévi Adjé (Togolando), Jérémie Sabiyumva (Burundo), Zsofia Korody (Germanio), Duncan Charters (Usono), Ahmad Reza Mamduhi (Irano), Renato Corsetti (Britio), Huang Yinbao « Trezoro » (Ĉinio), Mireille Grosjean, (Svislando). Gvidos la debaton Fernando Maia Jr.(Brazilo)

  • MALFERMO/KONCERTO

    Salutoj / Prelegoj : Ilona Koutny, Duncan Charters / Debato / Koncerto : Perla Mézes Gyöngyi