
Renato Corsetti
Renato CORSETTI estas itala esperantisto kaj lingvisto, eksa prezidanto de UEA (ĝis 2007). Dum la Itala Kongreso de Esperanto okazinta komence de septembro 2007 li estis elektita prezidanto de la Itala Esperanto-Federacio.
Li estas Esperantisto de la mezo de la 1960-aj jaroj. Li havis multajn postenojn en la movado, estis interalie prezidanto de TEJO kaj prezidanto de la itala landa asocio de UEA. En la UEA-Estraro li deĵoris de 1980 ĝis 1986 kaj 1998 ĝis 2007, la lastajn ses jarojn kiel prezidanto.
Sessions
-
AMO-SEMINARIO 76/KONCERTO
Edukado pri / al / per Esperanto-kulturo
-
GRANDA DEBATO
ILEI meze de la Esperanto-Movado kun Aurora Bute (Rumanio), Adjévi Adjé (Togolando), Jérémie Sabiyumva (Burundo), Zsofia Korody (Germanio), Duncan Charters (Usono), Ahmad Reza Mamduhi (Irano), Renato Corsetti (Britio), Huang Yinbao « Trezoro » (Ĉinio), Mireille Grosjean, (Svislando). Gvidos la debaton Fernando Maia Jr.(Brazilo)
-
GRANDA DEBATO/KONCERTO
Tago de indiĝenaj popoloj kaj lingvoj : Kun Giridhar Rao el Barato, Renato Corsetti (Internacia observanto), Adjévi Adjé el Togolando, Mark Fettes el Kanado, Will Norton el Usono, Mireille Grosjean (Internacia observanto) gvidos la debaton. Koncerto : Indiĝena Romanco